Ĉu NATO starpunkte ŝanĝiĝis pri Ukrainio?

Xiong Publikigita: 2022-06-14 20:25:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de junio, kiam gazetara konferenco okazis en Helsinko, Stoltenberg, ĝenerala sekretario de NATO, diris: “Eblas paco en Ukrainio, sed kio estas la kosto? Kaj por tiu paco oni povus pagi kiom da teritorio, suvereneco kaj sendependeco?” La madrida pintkonveno de NATO okazos fine de ĉi monato, kaj tiuj eldiroj de Stoltenberg estis konsideritaj kiel sintena ŝanĝiĝo de NATO pri Ukrainio.

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio transformiĝis en grandmezuran militadon kaj homan katastrofon, kaj la nuna situacio estas vere nedezirinda. NATO ludis hondindan rolon en tiu ĉi konflikto: unuflanke, ĝi instigis Ukrainion al batalo, kaj aliflanke, ĝi prempelis Rusion el la vivekzista spaco; post la eksplodo de la konflikto, NATO senhalte flamigis la fajron kaj volis per tio malfortigi Rusion.

En la manipulado de NATO, Ukrainio fariĝis la plej granda viktimo, kaj sekve, ankaŭ la sekureco de Eŭropo frontas al serioza defio.

Kien iros la estonteco? Ĉu “unuiĝi kontraŭ Rusio”, aŭ kiel eble plej baldaŭ fari pacon inter Rusio kaj Ukrainio? Evidente, nun Eŭropo staras ĉe vojkruciĝo por fari grandan decidon.

Dividu