KBS: “Krizo de pulvorigita lakto” de Usono originis en superrigardaj departementoj

Mirinda Publikigita: 2022-06-15 11:21:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde Kolombia Brodkasta Sistemo (KBS) raportis ke influate de la KOVIM-19, usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj malforte superrigardis fabrikojn de pulvorigita lakto por infanoj kaj beboj, kio kaŭzis “krizon de pulvorigita lakto” en la lando.

Antaŭe la adminsitracio ĉiujare faris almenaŭ unu ekzamenon pri fabrikoj de infana pulvorigita lakto. Tamen ekde 2020 la administracio ekzamenis neniun el la tri plej grandaj produktantoj de pulvorigita lakto kaj mikroba infektado de la fabrikoj kaŭzis mankon de pulvorigita lakto.

Laŭ dokumentoj de la Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, ekde marto de 2021 ĝis la kuranta marto, ĝi ricevis 128 plendojn de konsumantoj kaj 9 kazoj de bebo-morto rilatas al la pulvorigita lakto.

Dividu