Nacia ekonomio montris pluajn pozitivajn ŝanĝiĝojn en majo

Mirinda Publikigita: 2022-06-15 15:31:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede la informa oficejo de la Ŝtata Konsilio okazigis gazetaran konferencon. Proparolanto de Nacia Statistika Buroo diris, ke en majo multiĝis pozitivaj ŝanĝiĝoj de ekonomia funkcio. Ĉefaj indicoj plejparte pliboniĝis kaj la ekonomio de iuj regionoj multe trafitaj de la epidemio revigliĝis.

En majo produkta provizado altiĝis kaj senĉese aperis efikoj de glata loĝistiko, enorde iras rekomenco de produktado de entreprenoj kaj ankaŭ leviĝis industrio kaj servo.

Proparolanto Fu Linghui diris, ke ĉina ekonomio paŝo post paŝo venkis nefavorajn influojn de la epidemio. Tamen la internacia situacio ankoraŭ estas komplika kaj serioza, grandiĝis ekstera necerteco. Restarigo de la nacia ekonomio estas unuapaŝa. Oni forte stabiligos makroskopan ekonomion, garantios kaj plibonigos la popolan vivon kaj akcelos ekonomian revigliĝon.

Dividu