Yang Jiechi prezidis 12an altnivelan kunvenon de BRICS pri ŝtata sekureco

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 11:56:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la oficejo de la Centra Laborkomitato pri Eksterlandaj Aferoj per videoligo prezidis la 12an altnivelan kunvenon de BRICS pri ŝtata sekureco. Li emfazis, ke BRICS-landoj ĉiam kun la spirito de malfermo, inkluziveco, kunlaboro kaj kungajno firme protektas komunajn interesojn de vastaj evoluantaj landoj, sekvos la politikan gvidon de la kvin ŝtatestroj kaj faros preparon por la 14a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS.

La kunveno diskutis pri laboro de la laborgrupo pri batalo kontraŭ terorismo kaj interreta sekureco kaj konsentis kune antaŭenpuŝi planojn kaj vojmapojn rilatajn al internacia kontraŭterorisma kunlaboro kaj interreta sekureco, protekti centran kunordigan rolon de UN en tutmondaj kontraŭterorismaj aferoj kaj alvokis konstrui pli inkluzivecan, reprezentantan kaj demokratian tutmondan regan sistemon de interreto.

Dividu