​Japana ĉefministro unuafoje ĉeestos pintkunvenon de NATO

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 14:04:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, japana ĉefministro Fumio Kishida ĉeestos la pintkunvenon de NATO okazonta en la fino de la kuranta monato. Li estos la unua japana ĉefministro al la pintkunveno.

La raporto diris, ke Fumio Kishida alvokos en la pintkunveno, ke NATO donos fokuson al Azio kaj altigos la aliancon inter Japanio kaj Usono al nova nivelo inkluzive de fundamenta fortigo de defenda kapablo.

La pintkunveno de NATO okazos en Hispanio en la 29a kaj la 30a de junio. Ankaŭ ĉeestos sudkorea prezidento.

Dividu