Usona mediato: infanoj estis infektitaj je kelkaj virusoj inkluzive de KOVIM-19 en Usono

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 14:06:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Vaŝingtona Poŝto en la 13a de junio, iuj infanoj de Usono estis infektitaj samtempe je kelkaj virusoj, usonaj specialistoj pri sano opinias, ke tio estas tre malofta.

Thomas Murray, pediatro de hospitalo de usona Yale Unviersitato diris tiutage, ke lastatempe lia teamo trovis, ke multaj infanoj estis infektitaj je pluraj virusoj kaj iuj enhospitaligitaj infanoj estis infektitaj samtempe je du aŭ tri virusoj, iuj estis infektitaj je 7 virusoj inkluzive de KOVIM-19. Li diris, ke tio malofte okazas en iu ajn tempo de la jaro, pli malofte en majo kaj junio.

Usona epidemiologo Michael Mina diris, ke dum la pandemio, la imuneca sistemo de infanoj malfortiĝis. Laŭ donitaĵoj de la Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, en la lastaj semajnoj neordinare kreskis la kazoj de infanaj infektitoj.

Dividu