Usono liveros al Ukrainio ekstran sekurecan helpon de miliardo da usonaj dolaroj

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 15:39:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede usona prezidento Joe Biden diris, ke Usono liveros al Ukrainio ekstran sekurecan helpon de miliardo da usonaj dolaroj kaj humanan helpon de 225 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ la deklaro publikigita de la Blanka Domo, tiutage Biden diris en la telefona konversacio kun ukraina prezidento Vladimir Zelenskiy, ke la ekstra sekureca helpo liverota de Usono inkludas municiojn bezonatajn, ekzemple la avangardan raketmisilan sistemon. La humana kapitalo helpos ukrainajn popolanojn en sekura trinkebla akvo, ŝlosilaj medicinaj kaj prisanaj materialoj, nutraĵoj kaj provizora loĝejo.

Dividu