Komerca Ministerio: Ĉinio bonvenigas entreprenojn de ĉiuj landoj por investado

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 16:38:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en la gazetara konferenco de ĉina Komerca Ministerio, amaskomunikilo demandis, ke laŭ la enketo pri entreprenoj de EU en Ĉinio lastatempe, plejparto de entreprenoj profitis de loka novigo kaj esploro kaj rigardis Ĉinion kiel latentan bazlokon de noviga esploro.

Pri tio proparolanto Shu Jueting diris, ke novigo estas grava enhavo de nova disvolva koncepto de Ĉinio kaj grava movforto de ekonomia altkvalita disvolviĝo. Ĉinio senŝanceliĝe grandigos altnivelan malfermon, plue fortigos protektadon de intelekta proprieto kaj senĉese plibonigos medion de komerco kaj novigo. Oni bonvenigas, ke entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de EU, vastigos investon en esploro en Ĉinio, establos esploran centron kaj pli bone brakumos la ĉinan merkaton por ĝui la disvolvajn profitojn.

Dividu