Gvidantoj de kvar eŭropaj landoj vizitis Ukrainion

Mirinda Publikigita: 2022-06-17 14:41:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ukraina prezidento Vladimir Zelenskiy intervidiĝis kun alvizitantaj gvidantoj de Francio, Germanio, Italio kaj Rumanio.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke Francio, Germanio, Italio kaj Rumanio jam atingis konsenton kaj esperas, ke la Komisiono de la EU tuj donos al Ukrainio kandidatecon de la EU.

Ĵaŭde Vladimir Zelenskiy publikigis deklaron, dirante ke li diskutis kun la kvar gvidantoj pri fortigo de nacidefenda kapablo de Ukrainio, aliĝo de Ukrainio al Eŭropo kaj fortigo de sankcioj kontraŭ Rusio. Macron diris, ke en la intervidiĝo, la kvar eŭropaj gvidantoj subtenas doni al Ukrainio kandidatecon de la EU.

Tiutage vicprezidanto de Rusa Sekureca Konsilio Medvedev diris, ke estas vana la vizito de gvidantoj de okcidentaj landoj al Ukrainio.

Dividu