​Rabista ago de Usono en Sirio

Mirinda Publikigita: 2022-06-17 14:44:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe multaj amaskomunikiloj raprotis, ke usona armeo kontraŭleĝe garnizonanta en Sirio ŝtelis petrolon el Sirio kaj kaŝeme transportis ĝin el la lando por profitoj. Siria ministro pri petrolo Bassam Tohme kondamnis la rabistan agaĉon de Usono.

En 2015 pretekstante batalon kontraŭ terorismo Usono sendis trupojn al Sirio, kio alportis seriozan humanecan katastrofon al Sirio kaj faris diversajn militajn krimojn. En 2017 la usona armeo lanĉis tiel nomatan “historie plej precizan aeratakon” en la urbo Raqqa kaj mortigis 1 600 civilulojn. En la surpriza atako de la usona armeo al la provinco Idlib februare almenaŭ 13 homoj inkluzive de 6 infanoj kaj 4 virinoj mortis.

Dividu