Honkongo emisiis du specojn de poŝtmarkoj por la 25-jariĝo de sia reveno patrujen

Xiong Publikigita: 2022-06-18 16:09:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de junio, la Honkonga Poŝto anoncis, ke ekde la unua de julio vendiĝos memorigaj poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaj produktoj kun la temo pri “la 25-jariĝo de la fondiĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono” kaj “la 25-jariĝo de la garnizoniĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Honkongo”.

2022 estas la 25a datreveno de la fondiĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono. La Honkonga Poŝto emisios serion da kvar poŝtmarkoj, miniaturan folion kaj aliajn filatelajn memorigaĵojn por celebri la tagon.

Dividu