Ĉinaj sciencistoj identigas genojn por pli varmeltena rizo

Yu Publikigita: 2022-06-19 15:27:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj sciencistoj trovis du genojn en rizo, kiuj povas fari la ĉefan kultivaĵon pli varmorezista, liverante novan manieron por bredi tre varmeltenajn kultivaĵojn, laŭ studo publikigita en la revuo Science (scienco).

La esploristoj de la Ŝanhaja Instituto pri Plant-Fiziologio kaj Ekologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ŝanhaja Universitato Jiao Tong rivelis la mekanismon, per kiu la ĉelmembrano de la rizo sentas eksterajn varmostreĉajn signalojn antaŭ ol komunikiĝi kun kloroplastoj - la organetoj, en kiuj okazas fotosintezo.

Dividu