Ĉina ambasadoro alvokas profundigon de amikeco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando

Yu Publikigita: 2022-06-19 17:47:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate en Aŭklando, ĉina ambasadoro al Nov-Zelando Wang Xiaolong alvokis disvolvadon de la spirito de Rewi Alley por plu profundigi la amikecon inter Ĉinio kaj Nov-Zelando kaj inter iliaj popoloj.

Ambasadoro Wang faris la vokon en la jara konferenco de la Nov-Zelanda Societo por Amikeco kun Ĉinio.

La jaro 2022 markas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando. Ĉi tiu jaro markas ankaŭ la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Nov-Zelanda Societo por Amikeco kun Ĉinio, la legaco de Rewi Alley.

Wang diris, ke disvolvi fortajn rilatojn inter la du landoj estas longtempa strategia decido bazita sur komuna pasinteco kaj adaptiĝanta al estonteco. Li diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando kredas kaj rekomendas multflankismon, subtenas la internacian sistemon kun la UN kiel ĝia kerno, kaj ambaŭ sin devontigas al internacia kunlaboro pri traktado de tutmondaj defioj kiel klimatŝanĝiĝo kaj la novkronvirusa pandemio.

Wang akcentis, ke vaste bazita subteno inter la du popoloj de malsupre supren kaj la kondukado de la plej alta gvidantaro de la du landoj aldonis amplekson kaj profundecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj profitigis la du landojn kaj iliajn popolojn, kontribuante al paco kaj prospero de la region kaj la mondo.

"Ni laboru kune por progresi surbaze de la pasintaj 50 jaroj kaj puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nov-Zelando havi pli grandan disvolviĝon en la venontaj 50 jaroj kaj eĉ pli longa tempo, alportante pli grandajn profitojn al ambaŭ flankoj, precipe ambaŭ popoloj," li aldonis.

Dividu