Gustavo Petro estis elektita kiel prezidento de Kolombio

Lucia Publikigita: 2022-06-20 12:40:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de la ŝtata Nacia Civila Registro, Gustavo Petro estis elektita kiel prezidento de Kolombio dimanĉe post venko super la sendependa kandidato Rodolfo Hernandez en la dua raŭndo de elektoj per tre malgranda diferenco de balotiloj.

Prezidanto Ivan Duque diris per platformo de socia amaskomunikilo, ke li kontaktis Petron, kiu enoficiĝos en la 7a de aŭgusto, por gratuli lin.

Petro, 62-jara, estas senatano kaj iama urbestro de la ĉefurbo Bogoto.

Dividu