Ĉina unua granda senpilota kargoaviadilo TP500 faris virgan flugon

Yu Publikigita: 2022-06-20 15:48:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Aviad-Industria Korporacio anoncis, ke la ĉina enlande ekspluatita senpilota kargoaviadilo TP500, la unua granda senpilota transporta aviadilo de la lando fabrikita laŭ la postuloj de la Ĉina Civil-Aviada Regularo, faris sukcesan virgan flugon sabate en la urbo Jingmen de la ĉina centra provinco Hubei.

La Ĉina Aviad-Industria Korporacio diris, ke la kargoaviadilo TP500 faris glatan virgan flugon dum 27 minuoj de 6:18 a.m. ĝis 6:45 a.m. sabate matene.

La kargoaviadilo, ekspluatita kaj fabrikita de la Unua Aviadila Instituto de la Ĉina Aviad-Industria Korporacio, estas la unua granda senpilota kargoaviadilo de Ĉinio produktita laŭ la postuloj de la Ĉina Civil-Aviada Regularo.

La korporacio diris, ke TP500 povas porti la norman ŝarĝon de 500 kilogramoj kaj transporti kargon ĝis 500 kilometrojn kaj estas universale uzebla senpilota transporta platformo kun granda ŝarĝo kaj maksimuma flugdistanco de 1 800 kilometroj.

Dividu