Ĉina ŝtatkonsilanto emfazas kungajnan kunlaboron kun multnaciaj kompanioj

Yu Publikigita: 2022-06-20 15:48:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong diris dimanĉe, ke Ĉinio senŝanceliĝe larĝigos altnivelan malfermon, profundigos kungajnan kunlaboron kun multnaciaj kompanioj kaj kontribuos al konstruado de malferma monda ekonomio.

“Ĉinio plue vastigos merkataliron, akcelos justan konkurencon, faciligos komercon kaj investon kaj kreskigos merkat-orientitan, leĝbazitan kaj internacian komercan medion,” Wang diris dum parolado en la malferma ceremonio de la tria Qingdao-a Pintkunveno de Multnaciaj Kompanioj en la marborda urbo Qingdao de la ĉina orienta provinco Shandong.

Wang akcentis, ke Ĉinio larĝigos malfermon, plibonigos komercan medion kaj oportunon, kaj bonvenigas kompaniojn el la tuta mondo investi en la lando, esplori ĝian merkaton, konkurenci en justa medio kaj kundividi la avantaĝojn de disvolviĝo.

Wang diris ankaŭ, ke malgraŭ komplikaj situacioj en- kaj ekster-lande, la longdaŭraj solidaj fundamentoj de la ĉina ekonomio restas senŝanĝaj kaj Ĉinio efike kunordigos epidemian regadon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Dividu