Pekin-Vuhana altrapida fervojo ekfunkciis je 350 km/h

Lucia Publikigita: 2022-06-20 17:16:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la rapidega fervojo, kiu ligas Pekinon kaj Vuhano, la ĉefurbon de la ĉina centra provinco Hubejo, komencis normalan funkciadon kun rapido de 350 kilometroj hore.

Kun trajna rapideco plialtigita de 310 kilometroj hore ĝis 350, la totala transporta kapablo de la fervoja sekcio kreskos eble je 7 procentoj, kaj la plej mallonga vojaĝo inter Pekino kaj Vuhano reduktiĝis al tri horoj kaj 48 minutoj.

Kiel parto de la Pekin-Kantona Altrapida Fervojo, la sekcio inter Pekino kaj Vuhano estas strikte ligita kun pluraj altrapidaj fervojoj en la lando.

Dividu