Wang Yi: Ĉinio sin devontigas al akcelado de tutmonda disvolviĝo

Yu Publikigita: 2022-06-20 20:03:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi emfazis lunde, ke Ĉinio ĉiam sin devontigas por akceli tutmondan disvolviĝon per kunlaboro, subteni veran multflankaismon, sekvi la spiriton de malferma kaj inkluziva partnereco kaj kunhavigi sian propran disvolvan sperton.

Wang faris la rimarkojn per videoligo en gazetara konferenco, en kiu la Tutmonda Disvolva Raporto estis publikigita.

Wang diris, ke la Tutmonda Disvolva Raporto resumas la progreson kaj defiojn en la efektivigo de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo. Ĝi atentigas, ke la mondo devas pli fokusiĝi al disvolva kunlaboro kaj tutmonda partnereca konstruado, bonvenigi ciferecan kaj verdan transformiĝon kaj realigi komunan daŭripovan disvolviĝon de la homaro. Li aldonis, ke surbaze de la utila sperto akumulita de Ĉinio kaj aliaj landoj tra la mondo, la raporto ankaŭ prezentas politikajn rekomendojn pri la efektivigo de la Tagordo 2030 el ok aspektoj.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj rimarkigis, ke la raporto estas ŝlosila rimedo de Ĉinio por efektivigo de ĝia Tutmonda Disvolva Iniciato. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la iniciaton, akceli la efektivigon de la Tagordo 2030 kaj konstrui komunumon de tutmonda disvolviĝo.

Dividu