Ekfunkciis la Pekina Fervoja Stacio Fengtai

Lucia Publikigita: 2022-06-20 20:04:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de junio 2022, trajno G601 foriris de Pekina Fervoja Stacio Fengtai en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

Lunde en Pekino la plej granda pasaĝera fervoja nabo en Azio ekfunkciis. La kvarjara rekonstruo injektis novan viglecon en la plej malnovan fervojan stacidomon de la ĉina ĉefurbo. Kun la malneta konstruaĵa areo de preskaŭ 400 000 kvadrataj metroj, aŭ 56 normaj piedpilkejoj, la Pekina Fervoja Stacio Fengtai havas 32 relojn kaj 32 platformojn, kaj kapablas gastigi maksimume 14 000 pasaĝerojn hore.

Dividu