Usonanoj amasiĝis por protesti kontraŭ rasismo kaj ekonomia maljusteco

Lucia Publikigita: 2022-06-21 12:21:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de The Washington Post sabate, en la 18a laŭ la loka tempo, miloj da homoj en Usono amasiĝis proksime de la Kapitolo por protesti kontraŭ la profunde radikanta rasa diskriminacio en Usono kaj serio da sociaj problemoj kaŭzitaj de tio, ekzemple ekonomia maljusteco.

Manifestaciantoj alvokis la usonan registaron forigi sisteman rasan diskriminacion, garantii la viv-rajton de malriĉuloj, altigi la minimuman salajron, plibonigi la medicinan sistemon kaj tranĉi militajn elspezojn. Iuj homoj diras, ke la lando estas en grava danĝero kaj ĝia demokratio estas minacata.

Laŭ datumoj, la indico de malriĉeco de usona loĝantaro en 2020 estis 11,4%, el kiuj la indico de malriĉeco de afrik-usonanoj atingis 19,5%, la plej alta en Usono. La novkronviruso pligrandigis la problemon de rasa maljusteco en Usono. Iuj fakuloj diras, ke malantaŭ tiuj fenomenoj estas la neegala distribuo de medicinoj kaj sanaj diferencoj de etno, sed la origino estas la ekonomia malegaleco kaŭzita de la profunde radikanta rasa diskriminacio en Usono.

Dividu