Biden ĉeestos al la pintkunvenoj de G7 kaj NATO

Lucia Publikigita: 2022-06-21 12:23:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN) raportis la 20an de junio laŭ la loka tempo, ke usona prezidento Biden diris, ke li vojaĝos al Germanio kaj Hispanio ĉi-semajne por ĉeesti al la pintkunvenoj de G7 kaj NATO, sed "neprobable" vizitos Ukrainion dum ĉi tiu periodo.

Pri la kialo, Biden diris, ke li ne volas "krei pli da problemoj al ukrainoj" pliigante sian viziton.

Laŭplane, la 25an de junio, Biden vojaĝos al Germanio por ĉeesti al la pintkunveno de G7, kaj poste iros al Hispanio en la 28a de junio por partopreni en la pintkunveno de NATO. Laŭraporte, la du pintkunvenoj diskutos pri la ukraina situacio.

Dividu