La ekstera komerco de Xinjiang altiĝis je 30,9% en la unuaj kvin monatoj

Lucia Publikigita: 2022-06-21 12:46:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio registris pli ol 67,4 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 10 miliardoj da usonaj dolaroj) en ekstera komerco en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro, kun altiĝo de 30,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La Dogano de Urumĉio, la ĉefurbo de la regiono, diris, ke de januaro ĝis majo, la regiono havis komercon kun 157 landoj kaj regionoj.

Ĝia komerco kun landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo altiĝis je 39,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis 61 miliardojn da juanoj, kio okupas 90,6 procentojn de la totala importado kaj eksportado de la regiono.

Dum la periodo, Kirgizio restas la plej granda komerca partnero de Xinjiang, kun pli ol 23 miliardoj da juanoj en komerco, altiĝante je 425% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dividu