Vicĉefministro urĝas solidajn klopodojn por kampara modernigo

Yu Publikigita: 2022-06-21 15:32:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua lunde urĝis solidan agadon pri kampara konstruado, por akceli kamparan revigligon kaj modernigon.

Hu diris, ke kampara konstruado estas grava parto de nacia modernigo, kaj senĉesaj klopodoj devas esti faritaj por certigi, ke ankaŭ kamparaj loĝantoj povu havi modernan vivon. Li faris la rimarkojn dum parolado en kunveno pri kampara konstruado en la urbo Sanming de la ĉina orienta provinco Fujian.

Li citis rimedojn por plifortigo de kampara infrastrukturo, konstruado de loĝebla kaj bela kampara medio kaj plibonigo de bazaj publikaj servoj en la kamparo.

Li aldonis, ke anstataŭ doni unu solan solvon al ĉiuj problemoj, oni devas agi laŭ lokaj kondiĉoj kaj paŝo post paŝo. Li ankaŭ alvokis partoprenon de homoj el diversaj sektoroj de la socio.

Dividu