Ĉinio kontribuis al rezigno de vakcinaj patentoj fare de MOK

Yu Publikigita: 2022-06-21 15:38:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialulo de la Ministerio pri Komerco diris lunde, ke Ĉinio ludis konstrueman rolon en la intertraktado de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) por faciligi gravan decidon pri la rezigno de rajtoj de intelekta proprieto pri vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.

Pro la eksterordinaraj cirkonstancoj de la kronvirusa pandemio, evoluantaj membroj estos rajtigitaj produkti kronvirusajn vakcinojn sen la konsento de la rajtoposedanto dum kvin jaroj, laŭ la decido farita en la 12a sesio de la Ministra Konferenco de la MOK de la 12a ĝis la 17a de junio en Ĝenevo.

La oficialulo diris, ke en decida stadio de la intertraktado, Ĉinio, kiel grava produktanto kaj liveranto de kronvirusaj vakcinoj, anoncis, ke ĝi forlasos la flekseblecon de la rezigno pri Komerc-Rilataj Aspektoj de Rajtoj pri Intelekta Proprieto pri la kronvirusaj vakcinoj.

Evoluantaj membroj ĝuas pli grandan flekseblecon pri la plenumado de rajtigo, obligacio pri sciigo kaj livero de taŭga rekompenco al la rajtoposedantoj.

Dividu