Ĉinio vokas al ĉiuj landoj kune klopodi por bati malaman paroladon

Lucia Publikigita: 2022-06-21 17:56:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), lunde alvokis ĉiujn landojn fari dialogojn kaj kunigi manojn por bati malaman paroladon.

Zhang faris la rimarkojn en neoficiala altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN por memorfesto de la unua Internacia Tago por Bato Kontraŭ Malama Parolado.

En rezolucio proponita de Ĉinio kaj aliaj, la Ĝenerala Asembleo de la UN en julio 2021 proklamis la 18an de junio kiel la Internacian Tagon por Bato Kontraŭ Malama Parolado.

La ĉina sendito diris en sia parolado, ke malama parolado erozias la komunajn valorojn de la homaro, influas socian stabilecon, estigas perfortajn konfliktojn, subfosas pacon kaj sekurecon, malhelpas la realigon de daŭripova disvolviĝo kaj serioze venenas la klopodojn de la internacia komunumo por komuna traktado de tutmondaj defioj. Li diris, ke la internacia komunumo ne devas toleri malaman paroladon, kaj ke politikaj gvidantoj kaj la gazetaro havas specialan respondecon ĉesigi la disvastiĝon de malama parolado kaj kreskigi inkluzivan kulturon de paco.

Dividu