Konferenco pri Biodiverseco de UN estos translokita de Ĉinio al Kanado

Yu Publikigita: 2022-06-22 14:57:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La dua fazo de la 15a kunveno de la Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco okazos en Montrealo, Kanado de la 5a ĝis la 17a de decembro ĉi-jare, laŭ la Ministerio pri Ekologio kaj Medio marde.

Laŭ origina plano la kunveno devus estis okazigita en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, en aprilo ĉi-jare. Ĝi estis prokrastita kaj translokita pro la tutmonda kronvirusa pandemio.

La ministerio diris, ke Ĉinio plu funkcios kiel prezidanto de la 15a kunveno de la Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco en gvidado de esencaj kaj politikaj aferoj.

La unua fazo de la 15a kunveno de la Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco sukcese okazis interrete kaj eksterrete en Kunming lastan oktobron. Ĝiaj atingoj liveris fortan politikan impulson al tutmonda regado de biodiverseco kaj adopto de la tutmonda biodiverseca kadro post 2020.

Ĉinio donas grandan gravecon al protekto de biodiverseco kaj laboros plu kun ĉiuj partioj kaj koncernatoj en la dua fazo de la 15a kunveno de la Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco por antaŭenigi intertraktadon pri la tutmonda biodiverseca kadro kaj fari pli da kontribuoj al konstruado de komuna estonteco por ĉiuj vivoj.

Dividu