Ĉina oficialulo: Usona malpermeso al produktoj de Xinjiang estas tipa ekzemplo de ekonomia premdevigo

Yu Publikigita: 2022-06-22 15:18:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina oficialulo marde diris, ke la usona malpermeso al ĉiuj importoj el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas tipa ekzemplo de ekonomia premdevigo.

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris en deklaro, ke la usona movo serioze damaĝos la interesojn de ĉinaj kaj usonaj konsumantoj kaj entreprenoj, kaj ne utilos al stabiligo de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, al mildigo de tutmonda inflacio aŭ al la antaŭenigo de tutmonda ekonomia renormaligo.

La Usona Dogano kaj Landlima Protekto marde komencis malpermeson al importado de ĉiuj produktoj rilataj al Xinjiang, laŭ la tiel nomata "Akto pri Antaŭmalhelpo de Ujgura Deviga Laboro".

La proparolanto esprimis firman oponon kontraŭ al la malpermeso, kaj diris, ke Usono praktikas unuflankismon, protektismon kaj tiranecon en la nomo de “homaj rajtoj", kio serioze subfosas merkatajn principojn kaj malobservas la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco.

La proparolanto akcentis, ke deviga laboro estas eksplicite malpermesita laŭ la ĉina leĝo, kaj ke ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang ĝuas plenan liberecon kaj egalajn ŝancojn en dungado, kaj iliaj rajtoj kaj interesoj estas efike garantiitaj.

Dividu