99 projektoj de fremda investo subskribitaj en Qingdao-a pintkunveno

Yu Publikigita: 2022-06-22 15:38:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Entute 99 gravaj projektoj de fremda investo estis subskribitaj en la tria Qingdao-a Pintkunveno de Multnaciaj Kompanioj, kiu finiĝis marde en la marborda urbo Qingdao de la ĉina orienta Shandong-provinco.

La projektoj, kun totala investo de 15,6 miliardoj da usonaj dolaroj, tuŝas novgeneracian informan teknologion, novajn energiojn kaj materialojn, altnivelajn ekipaĵojn, altnivelan kemian industrion kaj aliajn industriojn.

Zeng Zanrong, plenuma vicestro de Shandong-provinco, diris, ke la projektoj koncernas grandajn investojn kaj multajn novajn teknologiojn, havas bonajn disvolvajn perspektivojn kaj akcelos la lokan ekonomion.

Laŭ la organizantoj, 476 multnaciaj kompanioj partoprenis en la pintkunveno eksterrete, pli multe je 58 ol la antaŭa okazaĵo, dum 186 kompanioj de Fortune 500 partoprenis en ĝi, pli multe je 30.

Dividu