Ĉinio “plene preta” por 14a Pintkunveno de BRICS

Yu Publikigita: 2022-06-22 16:21:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio estas plene preta por la 14a Pintkonferenco de BRICS,” diris marde Ma Zhaoxu, vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj kunordiganto de Ĉinio pri la aferoj de BRICS.

Ma faris la rimarkojn ĵaŭde, kiam kunordigantoj de la novmerkata bloko konsistanta el Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko okazigis la trian kunvenon antaŭ la 14a Pintkunveno de BRICS.

Ma diris, ke de post kiam Ĉinio fariĝis la prezidanto de BRICS komence de 2022, BRICS-landoj faris progreson en la kampoj de komerco kaj financo, politiko, sekureco kaj interpopolaj interŝanĝoj sub la temo "Forĝado de Altkvalita BRICS-Partnereco, Bonvenigo de Nova Epoko por Tutmonda Evoluado.

Li informis la aliajn kunordigantojn pri aranĝoj por la malferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS en la 22a de junio, la 14a Pintkunveno de BRICS en la 23a de junio kaj la Altnivela Dialogo pri Tutmonda Disvolvado en la 24an de junio.

Dividu