Ĉina reprezentanto alvokis kontinuan atenton de UN pri homaj rajtoj al rajtoj de indiĝenaj virinoj kaj knabinoj

Mirinda Publikigita: 2022-06-22 17:22:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de junio ĉina reprezentanto faris parolon en la 12a kunveno de la 50a sesio de Homrajta Konsilio de UN kaj speciala raporto pri perforta damaĝo al

virinoj, alvokante, ke mekanismoj de UN pri homaj rajtoj kontinue donu atenton al ofendo al rajtoj de indiĝenaj virinoj kaj knabinoj en Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Li diris, ke nun ankoraŭ ekzistas serioza sistema rasa diskriminacio en Usono, Kanado kaj Aŭstralio. En tiuj landoj indiĝenaj virinoj kaj knabinoj suferas premon kaj diskriminaciojn kaj vizaĝas al danĝero de serioza perforta damaĝo. Ĉinio urĝis, ke la menciitaj landoj ĝuste konu siajn historiajn krimojn kaj realajn problemojn, prenu efikajn rimedojn por elimini diskriminacion kaj perforton kontraŭ indiĝenaj virinoj kaj knabinoj kaj faru enketon pri la perforta damaĝo kaj liveru savon kaj kompensiojn al viktimoj.


Dividu