5 ĉefaj usonaj urboj havas pli da murdoj ĉi-jare kompare kun lasta jaro

Lucia Publikigita: 2022-06-23 13:14:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Fox News lunde, la tuta nombro de murdoj ĉi-jare en la kvin ĉefaj urboj de Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Baltimoro, Milvokio kaj Atlanto superis tiun de la sama periodo de la pasinta jaro (2021), daŭrigante la kreskantan tendencon de murdoj en Usono ekde 2020.

Laŭ la raporto, ĝis la 17a de junio, la totala nombro de murdoj en la kvin ĉefaj urboj ĉi-jare estis 572. Fakuloj en Usono avertis, ke somero estas periodo kun alta krimo. Multaj fakuloj opinias, ke la pliiĝo de perfortaj krimoj en Usono rilatas al la eksplodo de la novkronviruso, serio da politikoj de la usona registaro, kaj ankaŭ al la morto de afrik-amerikano George Floyd ĉe la manoj de la polico, kiuj igis lokanojn malrespekti leĝon kaj ordon.

Dividu