Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj vizitas Iranon

Lucia Publikigita: 2022-06-23 14:17:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de irana ŝtata televidstacio IRIB, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede renkontiĝis kun irana prezidento Ebrahim Raisi baldaŭ post alveno al Teherano en oficiala vizito.

La raporto diris, ke dum sia dutaga vojaĝo laŭ invito de irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir Abdollahian, Lavrov estas planita renkonti altrangajn iranajn oficialulojn por diskuti pri la irana nuklea interkonsento, aferoj koncernantaj Ukrainion, Sirion kaj Afganion, komerca kaj energia kunlaboro, kaj ankaŭ pligrandigo de kunlaboro inter Teherano kaj la regionoj de Eŭrazio kaj Kaŭkazo.

Nuntempe, Irano kaj Rusio estas sub la usonaj sankcioj, kiuj limigis ilian kapablon por sendi grandegajn energirezervojn al tutmondaj merkatoj.

Dividu