Ĉinio lanĉis novan aron da telesensaj satelitoj

Lucia Publikigita: 2022-06-23 14:20:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio sukcese lanĉis tri novajn telesensajn satelitojn de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan ĵaŭde.

La satelitoj estis lanĉitaj kiel la dua aro de la familio Yaogan-35 je 10:22 matene (Pekina Tempo). La satelitoj estis senditaj en orbiton per la portoraketo Changzheng-2D.

La satelitoj estos ĉefe uzataj por fari sciencajn eksperimentojn, enketojn pri terresursoj, takson de rendimento de agrikulturaj produktoj kaj preventadon kaj reduktadon de katastrofoj.

Dividu