Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Hindio devas frue renkontiĝi duonvoje por repuŝi la dulandajn rilatojn sur la vojon de stabila kaj sana disvolviĝo.
Wang faris la rimarkojn renkontiĝante kun nova hinda ambasadoro en Ĉinio Pradeep Kumar Rawat en Pekino, emfazante, ke komunaj interesoj de la du landoj multe superas iliajn diferencojn.