Wang Yi renkontiĝis kun eksiĝonta ambasadoro de Sud-Koreio

Yu Publikigita: 2022-06-23 14:40:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun Jang Ha-sung, sud-korea ambasadoro al Ĉinio, kiu baldaŭ forlasos sian postenon kaj revenos al Sud-Koreio.

Wang dankis Jang Ha-sung pro la dediĉo de multaj klopodoj kaj gravaj kontribuoj al profundigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio dum lia oficperiodo.

Wang diris, ke la amika politiko de Ĉinio al Sud-Koreio ne ŝanĝiĝis, kaj Ĉinio plu metos la Sud-Koreion en gravan pozicion en sia najbara diplomatio. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ankaŭ la nova sud-korea registaro daŭrigos sian amikan politikon al Ĉinio.

Wang diris, ke la du flankoj devas preni la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por antaŭenpuŝi la strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Sud-Koreio al nova nivelo. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon, kune konservi regionajn pacon kaj stabilecon, kaj labori kune por disvolviĝo kaj prospero de la mondo fronte al defioj.

Jang Ha-sung diris, ke li atestis la rapidan disvolviĝon de Ĉinio kaj ankaŭ la gravajn atingojn de la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Ĉinio dum sia trijara mandato. Li diris, ke li kredas, ke Ĉinio konservos la fortan tendencon de disvolviĝo, kaj ke la amikeco kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj progresos.

Dividu