Ĉina asocio: Usona malpermeso al produktoj el Xinjiang malobservas komercajn regulojn

Yu Publikigita: 2022-06-23 15:04:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La usona malpermeso al ĉiuj importoj el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio malobservas internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn,” diris la Ĉina Nacia Teksa kaj Vesta Konsilio merkrede.

La konsilio diris, ke ĝi forte oponas la usonan malpermeson, kiu ne nur grave damaĝas la ĝeneralajn interesojn de la ĉina teksa industrio, sed ankaŭ difektos la normalan ordon de la tutmonda teksa industrio.

La Usona Dogano kaj Landlima Protekto marde anoncis la malpermeson al importado de ĉiuj produktoj rilataj al Xinjiang, surbaze de la tiel nomata "Akto pri Antaŭmalhelpo de Ujgura Deviga Laboro".

La Ĉina Nacia Teksa kaj Vesta Konsilio diris, ke kotono de Xinjiang, kies kvalito estas tutmonde agnoskita, okupas ĉirkaŭ 20 procentojn de la totala kotona produkto de la mondo kaj estas grava garantio por la sana kaj daŭripova disvolviĝo de la ĉina kaj tutmonda teksaj industrioj.

Ĝi diris, ke la usona movo estas malica subpremado sur la ĉina teksaĵa industrio, serioze endanĝerigas la sekurecon kaj stabilecon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj de la tutmonda teksa industrio kaj damaĝas la interesojn de laboristoj en la tutmonda teksa industrio.

Dividu