La plej granda kontenero-ŝipo de la mondo estis liverita merkrede en la marborda urbo Ŝanhajo. Ĝi estas la unua tiaspeca kontenero-ŝipo, kiu estis farita de Ĉinio.
La ŝipo longas je 399,99 metroj, 60 metrojn pli longa ol la plej granda aviadilŝipo en la mondo, kaj larĝas je 61,5 metroj, kun ferdeka areo de 24 000 kvadrataj metroj, ekvivalenta al 3,5 normaj futbalkampoj.