Ĉinio starigos naciajn demonstrajn zonojn por protekto de rajtoj pri intelekta proprieto

Yu Publikigita: 2022-06-23 21:35:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio starigos aron da demonstraj zonoj por protekti rajtojn pri intelekta proprieto antaŭ 2025, laŭ avizo lastatempe publikigita de la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto.

Laŭ la avizo, Ĉinio elektos ĉirkaŭ 20 urbojn kaj regionojn tra la lando por konstrui ilin en altaĵojn por protekto de rajtoj pri intelekta proprieto antaŭ 2025.

La avizo diris, ke konstruado de la demonstraj zonoj fokusiĝos al la celoj, inkluzive de plifortigo de la ĝenerala dispozicio de protekto de intelekta proprieto, plibonigo de la leĝoj pri protekto de intelekta proprieto, kaj plifortigo de la tutĉena protekto de intelekta proprieto, kaj ĝi ankaŭ profundigos la reformon de la sistemo kaj mekanismo pri protekto de intelekta proprieto, antaŭenigos internacian kunlaboron kaj interŝanĝojn pri intelekta proprieto en la regiono, kaj konservos nacian sekurecon en intelekta proprieto.

Dividu