Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso (Chongqing) komencis dekmilan vojaĝon

Yu Publikigita: 2022-06-24 16:03:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kargotrajno, plene ŝarĝita per elektronikaj produktoj, mekanikaj partoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, ĵaŭde ekveturis de fervoja stacidomo en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing kaj direktiĝis al Duisburg, Germanio.

Tio markis la dekmilan vojaĝon faritan de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj funkciigitaj de la Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso (Chongqing), la unua tiaspeca en Ĉinio.

La Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso (Chongqing), komencita en marto 2011, atestis la transportadon de pli ol 1 000 specoj de varoj, kiuj inkluzivas inteligentajn terminalojn, veturilojn, aŭtopartojn kaj medikamentojn, kun totala valoro de pli ol 400 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 60 miliardoj da usonaj dolaroj).

La Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso (Chongqing) nun funkciigas preskaŭ 40 itinerojn atingantajn ĉirkaŭ 100 urbojn en Azio kaj Eŭropo.

En 2021, la ĉina-eŭropaj kargotrajnaj servoj rapide kreskis meze de sekura kaj glata funkciado, kaj la nombro da vojaĝoj kalkuliĝis al 15 000 pasintjare, laŭ Ĉina Ŝtata Fervoja Korporacio.

Dividu