Ĉinio plene pagis packonservajn kotizojn de UN

Yu Publikigita: 2022-06-24 16:04:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina konstanta misio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) diris, ke Ĉinio ĵaŭde plene pagis siajn taksojn de la 12 packonservaj agadoj de la UN por la fiska jaro 2021/2022.

La ĉina misio diris, ke packonservantoj alfrontas kreskantajn minacojn nun, kaj Ĉinio, kiel la plej granda sendanto de packonservantoj inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, alvokas efikajn rimedojn kaj sufiĉajn resursojn por atingi plian progreson en la tagordo pri sekureco de packonservantoj.

La misio diris, ke membroŝtatoj intense konsiliĝas pri la packonserva buĝeto de la UN por la fiska jaro 2022/2023. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio kaj la dua plej granda kontribuanto al la regula buĝeto kaj packonservaj taksoj de la UN, Ĉinio ĉiam aktive plenumis siajn financajn devojn, montrante sian firman subtenon al la laboro de la UN kaj ĝiaj packonservaj agadoj.

Dividu