Dokumentaj filmoj de CGTN kaj radio Granda Golfo estos rekte elsenditaj en Honkongo

Yu Publikigita: 2022-06-24 18:12:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por festi la 25an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo, la televiddokumenta kanalo de Ĉina Tutmonda Televida Reto (China Global Television Network: CGTN) kaj la radio Granda Golfo ĉe FM 102,8, ambaŭ produktaĵoj de Ĉina Komunikila Grupo (CMG), estos elsenditaj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) ekde la 1a de julio, kun la inaŭgura ceremonio okazigita vendrede en Pekino.

La du programoj elsendiĝos kune kun tiuj jam lanĉitaj en la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, inkluzive de la kanaloj CCTV-1, CCTV-4, CCTV-11, CCTV-13, kaj la Anglalingva Televida Kanalo de CGTN por esplori kaj elmontri fascinajn ĉinajn rakontojn.

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam kaj prezidanto de CGTN Shen Haixiong faris paroladojn en la inaŭgura ceremonio, kiun ĉeestis Le Yucheng, vicdirektoro de la Nacia Administracio pri Radio kaj Televido, Wang Linggui, vicdirektoro de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, Lu Xinning, vicdirektoro de la Kunliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en HKSAR, kaj aliaj.

Dividu