Ĉina reprezentanto esprimis zorgon pri eksterjuĝaj ekzekutoj en Usono

Pluveta Publikigita: 2022-06-24 18:35:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La reprezentanto de Ĉinio parolis en la 50-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en la 22-a dum la dialogo kun la Speciala Raportisto pri eksterjuĝaj ekzekutoj, esprimante zorgon pri la problemo de eksterjuĝaj ekzekutoj en Usono.

La reprezentanto de Ĉinio diris, ke okazis multaj incidentoj de mortoj kaŭzitaj de polica brutaleco en Usono. En la jaro post la morto de George Floyd en polica brutaleco, usonaj policanoj laŭdire mortigis centojn da etnaj malplimultoj en la lando. Usonaj soldatoj senĝene mortigas senarmajn civilulojn en aliaj landoj dum eksterlandaj armeaj operacioj, sed la krimintoj povas resti senpunaj. La ĉina reprezentanto urĝas la Konsilion pri Homaj Rajtoj kaj la Specialan Raportiston pri eksterjuĝaj ekzekutoj daŭre atenti la aferon de perforta leĝobservado fare de la usona polico kaj la mortigo de senkulpaj civiluloj en aliaj landoj fare de usonaj soldatoj, kaj antaŭenigi ampleksan kaj senpartia esploro de koncernaj okazaĵoj kaj alporti la krimintojn al justeco.

Dividu