Wang Yi: Prezidanto Xi parolas por evoluantaj landoj

Jianping Publikigita: 2022-06-25 12:38:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj vendrede nokte, ke ĉina prezidanto Xi Jinping elparolis la pensojn de evoluantaj landoj kaj faris proponojn por konservi mondan pacon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon.

Wang faris la rimarkojn post kiam Xi ĉeestis serion da kunvenoj rilataj al BRICS, la plej gravan diplomatian eventon okazigitan de Ĉinio antaŭ la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazonta iom malfrue en la kuranta jaro.

Xi prezidis la 14-an Pintkunvenon de BRICS kaj la Altnivelan Dialogon pri Tutmonda Disvolvado en Pekino per videoligo respektive en ĵaŭdo kaj vendredo. Li ankaŭ ĉeestis la malferman ceremonion de la virtuala Komerca Forumo de BRICS merkrede.

Wang diris: “Estas signifoplene konservi internacian justecon, revigligi disvolviĝon de la tuta mondo kaj antaŭenigi konstruon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.”

Wang diris ankaŭ, ke dum la Pintkunveno de BRICS prezidanto Xi faris eksplikon pri la Tutmonda Sekureca Iniciato, kiun li prezentis unuafoje en la Jara Konferenco de la Boao-a Forumo por Azio en aprilo de 2022.

Dividu