Usona konstitucio ne plu protektas abortan rajton ĉe virinoj

Mirinda Publikigita: 2022-06-25 15:20:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede usona plej suepra tribunalo renversis la juĝitan kazon de Roe kaj Wade, kiu leĝe difinis la abortan rajton en la federacio. Tio signifas, ke la aborta rajto ĉe virinoj ne plu estos protektata de usona konstitucio. Altranga specialisto de UN pri homaj rajtoj Michelle Bachelet kritikis, ke tio estas granda bato al virinaj homrajtoj kaj seksa egaleco.

Ŝi diris en deklaro, ke en la pasintaj 25 jaroj, pli ol 50 landoj kaj regionoj malstreĉis limigon en aborta leĝdono. Tamen bedaŭrinde la juĝo farita en la 24a de junio montras, ke Usono foriris el tiu progresa tendenco.

Dividu