Amerika pintkunveno atestis politikan malekvilibron de Usono

Mirinda Publikigita: 2022-06-25 17:30:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona gazeto The Atlantic Monthly publikigis artikolon, dirante, ke la ĵus okazinta Amerika Pintkunveno atestis malekvilibron de enlanda politiko de la lando.

La artikolo diris, ke se politikistoj volas dezajni iun mekanismon por taksi malaltiĝon de influo kaj pozicio de Usono, do Amerika Pintkunveno eble estas tia mekanismo. Senorda preparado kaj improvizita temo kaj ĉie parolata enlanda politiko en la tagordo de la pintkunveno atestis malekvilibron de funkcioj de Usono.

La artikolo diris, ke Joe Biden diris en sia parolo, ke malgraŭ ke io ajn okazas en la mondo, Ameriko ĉiam estas prioritate konsiderata de Usono. Tamen laŭ diroj de la venezuelanoj, ekzistas longa vojo inter la vortoj kaj la ago.

Dividu