Ukrainio kaj Moldovo akiris kanditatecon de EU

Mirinda Publikigita: 2022-06-25 17:31:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de junio prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Michel proklamis, ke la pintkunveno de EU konsentis aprobi la kandidatan pozicion de Ukrainio kaj Moldovo. Li diris, ke tio simbolas, ke Ukrainio faris ŝlosilan paŝon al EU. En la 24a ĉimonate rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris, ke evoluo de la rilatoj inter EU kaj tiuj du landoj ne alportos riskon al Rusio kaj EU ne estas milita organizo.

Laŭ informo de ukraina novaĵ-agentejo vendrede, ukraina prezidento Zelinsky diris en Twitter, ke li sincere bonvenigas, ke gvidantoj de EU donis kandidatecon al Ukrainio. Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke EU rigardas Ukrainion, Moldovon kaj Gruzion el la eŭropa vidpunkto, tio estas forta signalo sendita al Rusio.

Dividu