Irano kaj EU konfirmas rekomencon de nukle-intertraktado

Jianping Publikigita: 2022-06-26 13:22:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irano kaj la Eŭropa Unio anoncis sabate rekomencon de nerekta intertraktado inter Irano kaj Usono en la venontaj tagoj por revivigi la iranan nuklean interkonsenton.

Farante rimarkojn en komuna televida gazetara konferenco kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian, la vizitanta komisionano pri eksteraj aferoj kaj sekurecaj politikoj de la Eŭropa Unio (EU) Joseph Borrell diris, ke la intertraktado rekomenciĝos "rapide" kaj "tuj" por "solvi la lastajn elstarajn demandojn".

La plej alta diplomato de la EU diris al raportistoj, ke "intertraktado inter Irano, Usono kaj la EU ne okazos en Vieno, sed verŝajne ie pli proksime al la Golfo kaj pli precize en iu golfa ŝtato".

"Ni atendas, ke la intertraktado rekomenciĝos en la venontaj tagoj," diris Borrell.

Dividu