14a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS akiris multajn ekonomiajn kaj komercajn fruktojn

Mirinda Publikigita: 2022-06-26 18:12:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe sukcese okazis la 14a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS kaj riĉaj fruktoj estis akiritaj. Ĉina vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto pri internacia komerca intertraktado Wang Shouwen diris intervjuate, ke la 14a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS aprobis multajn fruktojn pri diĝita ekonomio, verda daŭripova disvolvado, kunlaboro pri proviza ĉeno kaj subteno al reformo de la Monda Komerca Organizo.

Wang diris, ke en 2021 la duflanka komerco inter Ĉinio kaj aliaj BRICS-landoj altiĝis kun la totala sumo de 490 miliardoj da usonaj dolaroj, kio estas duobla ol tiu antaŭ kvin jaroj. La komerco de BRICS okupas 20% de la mondo kaj la komerco inter si okupas 6% de la ekstera komerco unu al la aliaj. La ekonomikomerca kunlaboro inter BRICS-landoj havas grandan kreskan latenton. Ni kredas, ke BIRCS-landoj plue solidigos kaj evoluigos kunlaboran tendencon por igi la mekanismon de BRICS kiel akcelilon de tutmonda ekonomia revigliĝo kaj daŭripova disvolvado.

Dividu