Ĉina ĉeftero raportis kvin novajn kazojn de loka propagiĝo

Henggang Publikigita: 2022-06-27 17:08:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano lunde diris, ke la ĉina ĉeftero dimanĉe raportis kvin novajn kazojn de la novkronvirusa malsano de loka propagiĝo, inter ili tri estis raportitaj en Pekino kaj du en Ŝanhajo.

Entute 18 lokaj sensimptomaj portantoj dimanĉe estis nove identigitaj en sep provincnivelaj regionoj, inkluzive de ses en Liaoning.

Entute 77 pacientoj de KOVIM-19 estis eligitaj el hospitaloj post resaniĝo en la ĉina ĉeftero dimanĉe, kaj la totala nombro de pacientoj eligitaj atingis 219 791 en la ĉina ĉeftero ĝis dimanĉe.

Dimanĉe neniu mortis pro KOVIM-19, kaj la nombro de mortoj restas 5 226.

Dividu