7 teroristoj, 2 soldatoj mortis en milita operaco en Pakistano

Henggang Publikigita: 2022-06-27 17:09:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pakistana armeo diris en deklaro, ke la sekurecaj taĉmentoj de la lando mortigis sep teroristojn en la triba distrikto de Nord-Vaziristano en la nordokcidenta provinco Khyber Pakhtunkhwa.

The Inter-Services Public Relations (ISPR), la departemento pri mediatoj de la pakistana armeo, dimanĉe diris, ke pafado okazis inter la sekurecaj taĉmentoj kaj teroristoj en la regiono Ghulam Khan KaIle de Nord-Vaziristano, distrikto proksima al Afganio.

"Trupoj efike batis la teroristojn kaj sep el ili estis mortigitaj," diris la ISPR, aldonante ke du soldatoj mortis dum la intensa pafado.

La ISPR asertis, ke la armeo jam konfiskis armilojn kaj municion de la mortigitaj teroristoj, kiuj restis aktive engaĝitaj en teroristaj agadoj kontraŭ sekurecaj taĉmentoj.

Ĝi ankaŭ anoncis, ke eksterma operaco estis farata por elimini aliajn teroristojn apud la regiono.

Dividu